2007/10/24


Antaŭ unu semajno: tipulo ripozas sur eta dalio. Nun ĝi eble kaŝas sin sub folioj, aŭ mortis. Tiun insekton mi tre timis dum infanaĝo. Ni infanoj kredis ke ju pli granda la tipulo, des pli dolora la piko. Nur jarojn poste ni eksciis, ke ĝi estas tute alia insekto ol kulo, kaj nutras sin per plantoj. Sed tradicioj longe daŭras, ĉar ankoraŭ nun oni devas tion klarigi al la infanoj.
De tri tagoj, pro frua frosto ankaŭ tiu dalio fariĝis nigra ĉifono en la ĝardeno.

2 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Mi lernis de vi dulingve :) Angle tio nomiĝas 'cranefly' (grumuŝo). Mi konas ĝin, sed ne sciis kiel nomi ĝin eĉ en mia propra lingvo.

Mi ne memoras timi ĝin tamen.

Ken

3/11/07 5:07 PM  
Anonymous Anonyme diris ...

Plej amikajn similhobiajn (interalie mi shategas renesancan muzikon) salutojn el Kroatio! Via blogaro estas tre bela. Mi gratulas vin! Nepre daurigu skribi en Esperanto!

21/11/07 3:24 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home