2006/06/20

Pilgrimantoj ktp





Revene, mi trovis pilgrimantojn hejme. Ili piediris de Belgio al Hispanio, al Santiago de Kompostelo. Piedirado, laŭ 25 km ĉiutage, sen permesi al si trajnveturado, krom en kazo de malsano. Paul havas genudoloron kaj demandis sin ĉu li povos daŭrigi la vojaĝon, sed matene li decidis ne atenti la suferon. Eble post kelkaj kilometroj li devos halti, sed nun li volas fiksteni sian ideon, ke li ne bezonas helpon kaj devas alkutimiĝi.
Marie-Jo grumblas, ke ŝi ŝatus forĵeti sian sakon. Sed ŝi mem diras ke tio ne malhelpos marŝi ĝis la fino. Kutime ŝi laboras en rifuĝejo por perfortitaj virinoj en Belgio, kaj ŝi ĉiutage konstatas, kiel virinoj iom post iom vualiĝas, propagandas por islamo en la rifuĝejo mem. Ŝi ribelas. Inter nekomprenemo kaj toleremo al alies religio, mi hezitas : ĉu vere temas pri religiemo ? En Maroko mi povis konstati en dudek jaroj, kiel ŝanĝiĝas la vestaĵoj : antaŭ dudek jaroj oni ankoraŭ vidis tradiciajn ĝelabojn kun kapuĉo, kaj etajn blankajn vizaĝ-kaŝilojn. Nun disvastiĝas nigraj roboj kun kompleta vualo, ŝtrumpoj kaj gantoj. Samtempe mallongaj jupetoj najbaras sur la urbaj trotuaroj. Mi foje demandas min, kiomlonge ili povos tiel kunvivi, dum la nigraj konstante akompanitaj roboj atestas pri profunda politika engaĝiĝo, kaj tute definitiva forpuŝo de alies vidpunkto. Temas pri kvazaŭ naciismo kiu ne nepre estas islamismo, sed miksiĝas kun ĝi, ĝis oni ne plu scias la veran motivon.
Sed vera debato ne povas eki sen ambaŭflankaj respekto kaj kleriĝo. Mi miras antaŭ la ĝenerala nescio pri la araba mondo ĝenerale, pri islama kulturo, pri ĝentilkodoj ktp.

Kutime homoj de Pasporta Servo aŭ Servas restas almenaŭ du-tri tagojn, sed ĉifoje ni havis nur tempon iom babili, niaj pilgrimantoj foriris post unu nokto hejme. Mi ne demandis pri iliaj motivoj, eble tro intima demando, sed ĉiuokaze tio ne similas ferian vojaĝon. Eĉ ne pro spiritaj kialoj, tiaj pilgrimoj helpas almenaŭ arigi siajn pensojn, sintezi pri pasintaj eventoj, kaj fortigi estontajn decidojn. Ŝajnas ke la korpo retrovas alian ritmon kaj fortigas sin.